segunda-feira, 17 de outubro de 2011

La serio "Vinilkosmo-Kompil'" estis la elekto de Eveline Paula, brazila junulino


Eveline Paula, ĉarma brazila junulino, partoprenas nian kampanjon per aĉeto de 3 produktoj en la diskoservo. Ŝi ankaŭ helpas disvastigi la kampanjon en Facebook!

Laŭ ŝia atesto, ĝi estis oportuno por Eveline rehavi perditan tre karan albumon. En 2009, fine de la Brazila Kongreso de Esperanto, en la urbo Juiz de Fora (esperantigeble kiel Ĵuizdeforo), ŝi forgesis preni el sonaparato sian KD-on Vinilkosmo-Kompil' (Vol. 2). Nun ŝi trovis la eblon reakiri ĝin, tamen ne nur unu, sed du, por certigi, ke ŝi neniam restos sen almenaŭ unu el ili! "Mi estis enamiĝinta al ĝi", konfesis al ni Eveline. Kune kun tiu duopa aĉeto, Eveline ankaŭ elektis la albumon Vinilkosmo-Kompil' (Vol. 1).


"Estas neeble ne disvastigi la kampanjon. Mi havis KD-on, Vinilkosmo-Kompil' (Vol. 2), al kiu mi estis enamiĝinta. Ĝi estis uzita en la ripozejo de la kongreso, kaj la loka sonaparato apartenis al la fakultato (la kongresejo). Fine de la evento ĝi ne estis elprenita kaj malaperis for. Mi konscias, ke la detruo de la studioj estas ege malĝojiga, tamen tiu kampanjo estis oportuno rehavi la albumon", rakontis ŝi. "Por garantii mi aĉetis unutempe du ekzemplerojn de la dua volumo, krom unu de la unua. Malgraŭ la poŝtserva striko en Brazilo, mi atendos la alvenon de miaj produktoj kaj plej eble aĉetos pliajn!".

Pri la kvalito de la servo, ŝi ankaŭ atestis: "mi estis impresita de la rapideco, per kiu ili respondis min. Ili profunde dankis kaj eĉ demandis ĉu mia mendo ja enhavis du ekzemplerojn de la sama albumon".

Tamen kune la TTT-ejestro avertis, ke bedaŭrinde la KD-formaj albumoj elĉerpiĝis!... Ili demandis al Eveline, ĉu ŝi akceptus kasedojn aŭ anstataŭon por samvaloraj aĉetaĵoj. "Ne gravas! Ankoraŭ eblas ĉi-epoke transformi kasedojn en KD-ojn", parolis ŝi amuzhumore. Ili pritraktas tion.

Laŭ Eveline, malmultaj kanzonaj tekstoj de la kompiloj estas troveblaj tra la reto. Ni profitas la oportunon do por averti, ke ĉi tiu nia blogo ankaŭ povas esti spaco por kundividi la tekstojn de viaj plej ŝatataj kanzonoj. Sufiĉas sendi ilin al ni, ke ni ilin aperigos. Tio povas esti ankaŭ oportuno instigi homojn atenti pri ankoraŭ nekonataj kanzonoj kaj sekve partopreni nian kampanjon per la aĉeto de ili en la elŝutejo aŭ de iliaj albumoj en la diskoservo.

Eveline finis sian leteron per instiga elmontro de amikeco: "vi povas kalkuli je mi ĉiam!". Kaj, kiel ni, dankŝulde al la laboro de Vinilkosmo konkludis: "mi estas fidela al ili".

Koran dankon, Eveline, pro la partopreno, disvastigo kaj riĉinforma atesto!

Ni devas diri, ke nia kara brazila amikino ravis nin plurfoje per filmetoj en Youtube. Ni rekomendas komenci per tiu ĉi, en kiu ŝi kantas la kanzonon "Mi laboras en fervojo", tradukita en Esperanton de Sylla Chaves, grava brazila esperantisto kaj poeto. Ĝuu!

Nenhum comentário:

Postar um comentário