segunda-feira, 5 de dezembro de 2011

Rêverie: dudiske dulingve - Recenzo de La Balta Ondo

Rêverie: dudiske dulingve

Reverie 

Dek titoloj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto kaj gitaristo Valerio Vado.

Jen kiel komencas la recenzo aperinta en La Balta Ondo, elektrokika revuo en Esperanto. Nepre legu pri Revêrie kaj aliaj tri lanĉoj de Vinilkosmo en tiu artikolo: http://sezonoj.ru/2011/12/flo206/ (La Balta Ondo)

Tamen se la recenzo estus parolanta pri la bando mem, ĝi povus esti ricevinta la titolon "dudiske plurlingve", ĉar, laŭ la revuo, Rêverie laboras ne nur pri Esperanto, tamen ankaŭ pri la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare kaj kompreneble la itala.

Nepre legu la recenzon kaj malkovru pli pri tiu mirinda bando, ekz-e pri la bildoj, kiujn ĝia muziko portas al ni, kiel tiuj pri vojaĝoj de tuaregaj komercistoj kaj eĉ pri tiuj de la senlimaj horizontoj de la silkovojo.

Sendube epopea lanĉo de la etnoprogresiva muziko!

Mendu ĉe Vinilkosmo:
http://www.vinilkosmo.com/
Elŝutu (mp3, ogg) en la elŝutservo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/

domingo, 4 de dezembro de 2011

Bellamore - Bela Revo - De la itala al Esperanto

Sekvante la teksto-prezentadon de la Portalo Esperanto.com.br (http://www.esperanto.com.br/2011/12/02/bela-revo-sonho-belo/), hodiaŭ ni volas paroli pri la itala artisto Francesco De Gregori. Ĉu vi konas lian muzikaĵon Bellamore? Se ne, jen oportuno: ĝuu tiun sube indikitan videon en Youtube:


Tiu bela kanto gajnis verion en Esperanto per traduko de Giorgio Silfer kaj voĉo de Anjo Amika. Ŝia albumo vendiĝas en la disko servo. Ĝuu ankaŭ videon por la E-versio:


Ĉu vi ŝatis ĝin? Konu pli per la aĉeto de tiu albumo. Kadre de nia kampanjo, memoru, ke vi estos helpanta la releviĝon de la plej elstara muzikproduktejo de nia kulturo.

Dankegon! Por aĉeti, klaku suben! ;)

Logotipo da Vinilkosmo
http://vinilkosmo.com/vko/cata.php?sid=1323033904&lng=e&dsp=2&rb=2&ref=vkkd63

sábado, 3 de dezembro de 2011

Duoble propagande: VK kaj Esperanto

Saluton, muzikamikoj! Per tiu nova artikolo en nia blogo favore al Vinilkosmo, ni informas, ke estiĝis en Brazilo portalon por propagandi Esperanton al ne-parolantoj: http://www.esperanto.com.br. La portalo, konstruata, informos pri Esperanto kvazaŭ ne-propagande, tamen ĉar ĝi estas farita tute en la portugala, ĝi celas partoprenigi en tiuj informoj ĉefe ne-parolantojn.

Unu el ĝiaj sekcioj temas pri muziktekstoj en Esperanto. Ĝi prezentos la tektojn originalajn kaj traduko en la portugalan, krom filmo en Youtube, por ke eventuale ne-parolanto sciu, ke estas muziko en Esperanto kaj kia ĝi estas.

Favore al nia kampanjo, tiu spaco en la portalo - http://www.esperanto.com.br/cultura/musica/letras/ - komencos per kanzonoj rilataj al Vinilkosmo, tiel ke ĉiu kanzono havu ligilon al la diskoservo kaj al la elŝutejo, se eble. La unuaj elektitaj estis kanzonoj de Kajto kaj Anjo Amika, kiuj sekve havos artikolojn en nia blogo.

Tio estas maniero duoble propagandi kaj helpi pri la releviĝo de Vinilkosmo. Tial, se vi ankoraŭ ne kontribuis, konsideru viziti la diskoservon kaj mendi vian preferatan albumon - aŭ iru al elŝutejo kaj akiru la rajton elŝuti kontraŭ tre malalta prezo viajn plej ŝatatajn muzikaĵojn. Ne forgesu same disvastigi tiun kampanjon en viaj rondoj. Ĝis!

terça-feira, 1 de novembro de 2011

Ne nur gramatike! Konu ankaŭ muzike Bertilon Wennergren


Esperantisto ekde 1980, Bertilo Wennergren, nuntempe konatega pro la pova Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), jam en 1982 kunfondis la rokgrupon Amplifiki, kiu signis la komencon de la moderna junula muzika E-kulturo.

Simile, iom poste, en 1986, li kunestigis alian karegan bandon, Persone.

Se vi ankoraŭ ne konatiĝis kun lia verko, jen do oportuno: la elŝutejo jam disponigas al vi tri albumojn de Persone: 62 Minutoj, ...sed estas ne kaj Sen.

Ekde 2001 ano de la Akademio de Esperanto, nuntempa Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de tiu Akademio, aŭtoro de Landoj kaj lingvoj de la mondo kaj Esperantisto de la Jaro 2006 laŭ La Ondo de Esperanto, Bertilo ankaŭ respondecas pro la apero de belegaj kaj povaj muziktekstoj, kiel Amperforto, Estu ĉiam kaj La ĉielo.

Konatiĝu kun ĉiuj per tiu suba nemistrafebla ligilo...


- Kaj ĝuu la plejbonon de nia muzika E-kulturo!... :)

segunda-feira, 31 de outubro de 2011

4 rekomendoj en Kontakto: "Duonvoĉe... tutkore", "Hiphopa Kompilo Vol. 2", "Revado" kaj "Brassens Plu"


Karaj muzikamikoj, en la plej lasta numero de la revuo Kontakto (n-ro 244, 2011:4) la nelacigebla Rogener Pavisnki aperigis 4 recenzojn pri novaj kodiskoj de Vinilkosmo: Duonvoĉe... tutkore, la Hiphopa Kompilo Vol. 2, Revado kaj Brassens Plu. Ni invitas vin ĝuoplene legi la revuon, reveni en nian blogon kaj viziti la albumajn paĝojn en la elŝutejo aŭ serĉi la albumojn en la diskoservo. Ĉiuj estas bonaj elektoj!

Duonvoĉe... tutkore (Manŭel):

Hiphopa Kompilo Vol. 2 (Diversaj artistoj):

 


Revado (Rêverie):

 


Brassens Plu (Jacques Yvart):

quinta-feira, 27 de outubro de 2011

Recenzo: Tielas viv' (de Rogener Pavinski, en Momenton! n-ro 11-2008/BEJO)

En 2008, en la 11-a numero de la revuo Momenton!, oficiala organo de BEJO, aperis recenzo de Rogener Pavinski, nuntempa redaktoro de la revuo Kontakto, pri la albumo Tielas vivo, de Kore. Kadre de nia kampanjo, ni reaperigas tiun recenzon. Legu, ĝuu, mendu kaj elŝutu! :)

Tielas Viv’ – Kore

17 Titoloj – 60 min + 2 mp3-dosieroj + video + 15 karaokeaj dosieroj. Vinilkosmo, 2007.
Rogener Pavinski


La grupo Kore el Francio reaperas kodiske post 5 jaroj ekde sia unua albumo Kia viv (2002). Tiam la
grupo impresis pro la bela kaj profesia registrado de la rokmuzikaj kantoj. Elstaris frapa gitaro kaj rafinita voĉo de la kantisto Kris Sptizer.

Post longa paŭzo, la bando disiĝis, kaj Kris, trovinte partneran muzikiston, ekverkis por nova albumo – Tielas vivo aperis en 2007.

Je la unua kanto, jen eksonas tre ritma kaj kaj eĉ danciga muziko, impresas la denove trafa misko inter la instrumentoj. Tuj rimarkeblas ke la stilo rokmuzika perdiĝis, kaj donis spacon al iom latineca muzikeco – Ŝanĝo certe ŝuldita al Fiks, kiu kune komponis.

Kelkaj pecoj estas iom similaj unu la alian, kun kelkaj interesaj esceptoj kiel “Pro mi”, en kiu sentiĝas iom da vervo de la malnova Kore. En “Promeso via” Kris montras alian karakteron, per malrapida kanto akompanata de piano.

Teksto-kajero venas kun francaj kaj anglalingvaj etaj klarigoj pri la tekstoj, sed estas iom tre kolorigita kaj foje ne taŭgaj litertipoj. La tekstoj plejparte parolas pri amo, kaj foje tuŝas temojn de la antaŭa albumo, kvazaŭ Tielas vivo estas daŭrigo de Kia viv’ eĉ post 5 jaroj.

Kaj por reliefigi tiun senton, la disko havas “Parton 2”, t.e. malnovaj muzikaĵoj de malnova Kore, kiuj antaŭe ne estis lanĉitaj, aperas sur la disko. Do eblas havi samtempe tiujn du “fazojn” de la grupo. La rokmuzika flako montriĝas per 6 trakoj, el kiuj, “Drag Queen” kaj “Nova Viv’” estas jam konataj
per la Interreto.

Ĉu ne sufiĉe bunta disko? Sed, kiel aldonaĵo, ankoraŭ estas 2 mp3-kantoj, unu en franca lingvo, karaokeaj versioj de 16 titoloj mp3-formaj, videofilmo de Kore en la studio kaj versio de “The show must go on” de Queen, nomita “Mi brilu plu”.

Ĉu vi plej ŝatos la unuan aŭ duan parton, aŭ eĉ la ekstraĵojn, mi ne scias.

Sed el tiu duflanka albumo, vi certe elektos vian preferatan.


Por plene legi la revuon, alklaku ĉi tien. Por mendi el la diskoservo tiun albumon, vizitu ĉi tien. Por elŝuti ĝin, ensekvu suben:

quarta-feira, 26 de outubro de 2011

"Elektronika Kompilo" refojas pro elekto de Paulo Nascentes, iama vicprezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo


Paulo Nascentes, iama vicprezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo, informis nin, ke li elektis partopreni en nia kampanjo per aĉeto en la elŝutejo de la albumo Elektronika Kompilo. Ĝi refojas do en nia kampanjo, kune kun la antaŭa elekto de la brazila samideano Paulo César Pires.

"Mi trovas grave tiel apogi Vinilkosmon, aĉeti plurajn muzikaĵojn. Estas por ĉies preferoj", skribis Paulo Nascentes al ni. "Mi aŭskultos aliajn, kaj kion mi ŝatos mi konsideros aĉeti", finpromesis li.

Koran dankon, Paulo Nascentes, pro via partopreno!
Por aĉeti ankaŭ vi, ensekvu: