quinta-feira, 27 de outubro de 2011

Recenzo: Tielas viv' (de Rogener Pavinski, en Momenton! n-ro 11-2008/BEJO)

En 2008, en la 11-a numero de la revuo Momenton!, oficiala organo de BEJO, aperis recenzo de Rogener Pavinski, nuntempa redaktoro de la revuo Kontakto, pri la albumo Tielas vivo, de Kore. Kadre de nia kampanjo, ni reaperigas tiun recenzon. Legu, ĝuu, mendu kaj elŝutu! :)

Tielas Viv’ – Kore

17 Titoloj – 60 min + 2 mp3-dosieroj + video + 15 karaokeaj dosieroj. Vinilkosmo, 2007.
Rogener Pavinski


La grupo Kore el Francio reaperas kodiske post 5 jaroj ekde sia unua albumo Kia viv (2002). Tiam la
grupo impresis pro la bela kaj profesia registrado de la rokmuzikaj kantoj. Elstaris frapa gitaro kaj rafinita voĉo de la kantisto Kris Sptizer.

Post longa paŭzo, la bando disiĝis, kaj Kris, trovinte partneran muzikiston, ekverkis por nova albumo – Tielas vivo aperis en 2007.

Je la unua kanto, jen eksonas tre ritma kaj kaj eĉ danciga muziko, impresas la denove trafa misko inter la instrumentoj. Tuj rimarkeblas ke la stilo rokmuzika perdiĝis, kaj donis spacon al iom latineca muzikeco – Ŝanĝo certe ŝuldita al Fiks, kiu kune komponis.

Kelkaj pecoj estas iom similaj unu la alian, kun kelkaj interesaj esceptoj kiel “Pro mi”, en kiu sentiĝas iom da vervo de la malnova Kore. En “Promeso via” Kris montras alian karakteron, per malrapida kanto akompanata de piano.

Teksto-kajero venas kun francaj kaj anglalingvaj etaj klarigoj pri la tekstoj, sed estas iom tre kolorigita kaj foje ne taŭgaj litertipoj. La tekstoj plejparte parolas pri amo, kaj foje tuŝas temojn de la antaŭa albumo, kvazaŭ Tielas vivo estas daŭrigo de Kia viv’ eĉ post 5 jaroj.

Kaj por reliefigi tiun senton, la disko havas “Parton 2”, t.e. malnovaj muzikaĵoj de malnova Kore, kiuj antaŭe ne estis lanĉitaj, aperas sur la disko. Do eblas havi samtempe tiujn du “fazojn” de la grupo. La rokmuzika flako montriĝas per 6 trakoj, el kiuj, “Drag Queen” kaj “Nova Viv’” estas jam konataj
per la Interreto.

Ĉu ne sufiĉe bunta disko? Sed, kiel aldonaĵo, ankoraŭ estas 2 mp3-kantoj, unu en franca lingvo, karaokeaj versioj de 16 titoloj mp3-formaj, videofilmo de Kore en la studio kaj versio de “The show must go on” de Queen, nomita “Mi brilu plu”.

Ĉu vi plej ŝatos la unuan aŭ duan parton, aŭ eĉ la ekstraĵojn, mi ne scias.

Sed el tiu duflanka albumo, vi certe elektos vian preferatan.


Por plene legi la revuon, alklaku ĉi tien. Por mendi el la diskoservo tiun albumon, vizitu ĉi tien. Por elŝuti ĝin, ensekvu suben:

Nenhum comentário:

Postar um comentário