sábado, 3 de dezembro de 2011

Duoble propagande: VK kaj Esperanto

Saluton, muzikamikoj! Per tiu nova artikolo en nia blogo favore al Vinilkosmo, ni informas, ke estiĝis en Brazilo portalon por propagandi Esperanton al ne-parolantoj: http://www.esperanto.com.br. La portalo, konstruata, informos pri Esperanto kvazaŭ ne-propagande, tamen ĉar ĝi estas farita tute en la portugala, ĝi celas partoprenigi en tiuj informoj ĉefe ne-parolantojn.

Unu el ĝiaj sekcioj temas pri muziktekstoj en Esperanto. Ĝi prezentos la tektojn originalajn kaj traduko en la portugalan, krom filmo en Youtube, por ke eventuale ne-parolanto sciu, ke estas muziko en Esperanto kaj kia ĝi estas.

Favore al nia kampanjo, tiu spaco en la portalo - http://www.esperanto.com.br/cultura/musica/letras/ - komencos per kanzonoj rilataj al Vinilkosmo, tiel ke ĉiu kanzono havu ligilon al la diskoservo kaj al la elŝutejo, se eble. La unuaj elektitaj estis kanzonoj de Kajto kaj Anjo Amika, kiuj sekve havos artikolojn en nia blogo.

Tio estas maniero duoble propagandi kaj helpi pri la releviĝo de Vinilkosmo. Tial, se vi ankoraŭ ne kontribuis, konsideru viziti la diskoservon kaj mendi vian preferatan albumon - aŭ iru al elŝutejo kaj akiru la rajton elŝuti kontraŭ tre malalta prezo viajn plej ŝatatajn muzikaĵojn. Ne forgesu same disvastigi tiun kampanjon en viaj rondoj. Ĝis!

Nenhum comentário:

Postar um comentário