quinta-feira, 13 de outubro de 2011

"Elektronika Kompilo" estis la aĉeto-partopreno de Paulo César Pires, samideano el Brazilo

 

Paulo César Pires, samideano el Brazilo, informis nin pri sia partopreno en nia kampanjo. Lia elekto estis la energia Elektronika Kompilo (plena albumo).

Koran dankon, Paulo, pro la aĉeto-partopreno kaj por rakonti al ni pri ĝi!

Paulo tenas retejon sianome, http://www.paulocesarpires.com, kie li ekinformas pri Esperanto, ĉefe portugallingve.

Por partopreni kiel Paulo, alklaku sube kaj procedu al la aĉeto de Elektronika Kompilo - aŭ elektu alian laŭplaĉe-laŭvole!


6 comentários:

  1. Paulo ankaŭ rememorigis nin, ke lia aĉeto permesas plurfojan elŝuton. Do ne hezitu kaj akiradu nun vian plej ŝatatan albumon! :)

    ResponderExcluir
  2. Mi ne sciis ke Elektronika Kompilo jam estas disponebla kiel MP3 en «www.vinilkosmo-mp3.com». Iam mi eĉ demandis rekte al Flo ĉu tiu albumo aperos kiel MP3. Li tiam respondis ke ĝi ankoraŭ ne estis disponebla ĉar estas malfacile/maltuje akiri la aŭtorrajtojn de ĉiuj aŭtoroj por vendi la albumon mp3-e).

    Do estas bona tempo por ke mi aĉetu ĝin.

    Malgraŭ tio, iomete antaŭ la fajro mi jam aĉetis aliajn mp3-ajn albumojn, kies muzikaĵojn kredeble mi ŝatas eĉ pli ol tiuj el Elektronika Kompilo.

    Mi jam aĉetis:

    Persone - Albumo «62 Minutoj»
    Kore - Albumo «Kia viv'» plus la unuopa kanto «Nova viv'»
    Dolchamar - Pluraj kantoj el la albumo «Rebela Sono»

    Se oni ankoraŭ ne scias kion elekti, tiuj estas miaj sugestoj.

    ResponderExcluir
  3. Mi volas ankaŭ rimarki ke la mp3-oj de Vinilkosmo estas tre bonkvalitaj kaj oni povas facile kopii ilin al (ekzemple) iPod, kaj plenaj kantotekstoj aperos sur la ekrano, eĉ kun oportunaj klarigoj kiam la artisto uzis misterajn aŭ neologismajn vortojn.

    ResponderExcluir
  4. Jen mi ĵus aĉetis la plenan albumon de Elektronika Kompilo. Ĉimomente la elŝuto okazas kaj mi scivolas pri ĝia kvalito. Tamen plaĉas al mi helpi Vinilkosmo-n.

    ResponderExcluir
  5. Se ĉio bone funkcios, aliajn mp3-ajn muzikaĵojn mi aĉetos.

    ResponderExcluir
  6. Marcus Aurelius: dankon pro la rekomendoj kaj klarigoj! Ili certe estos utilaj al ni.

    Paulo Nascentes: ĉu la elŝuto bone funkciis? Ĉu vi sukcesis aŭskulti kaj ĝui la kanzonojn? Kio pri la kvalito? Ni atendas vian opinion pri la ekuzo de tiu servo kaj ĝojas, ke kune kun ni vi ankaŭ dividas la bonsenton subteni Vinilkosmon.

    ResponderExcluir