Mostrando postagens com marcador elŝutejo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador elŝutejo. Mostrar todas as postagens

segunda-feira, 5 de dezembro de 2011

Rêverie: dudiske dulingve - Recenzo de La Balta Ondo

Rêverie: dudiske dulingve

Reverie 

Dek titoloj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto kaj gitaristo Valerio Vado.

Jen kiel komencas la recenzo aperinta en La Balta Ondo, elektrokika revuo en Esperanto. Nepre legu pri Revêrie kaj aliaj tri lanĉoj de Vinilkosmo en tiu artikolo: http://sezonoj.ru/2011/12/flo206/ (La Balta Ondo)

Tamen se la recenzo estus parolanta pri la bando mem, ĝi povus esti ricevinta la titolon "dudiske plurlingve", ĉar, laŭ la revuo, Rêverie laboras ne nur pri Esperanto, tamen ankaŭ pri la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare kaj kompreneble la itala.

Nepre legu la recenzon kaj malkovru pli pri tiu mirinda bando, ekz-e pri la bildoj, kiujn ĝia muziko portas al ni, kiel tiuj pri vojaĝoj de tuaregaj komercistoj kaj eĉ pri tiuj de la senlimaj horizontoj de la silkovojo.

Sendube epopea lanĉo de la etnoprogresiva muziko!

Mendu ĉe Vinilkosmo:
http://www.vinilkosmo.com/
Elŝutu (mp3, ogg) en la elŝutservo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/

terça-feira, 1 de novembro de 2011

Ne nur gramatike! Konu ankaŭ muzike Bertilon Wennergren


Esperantisto ekde 1980, Bertilo Wennergren, nuntempe konatega pro la pova Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), jam en 1982 kunfondis la rokgrupon Amplifiki, kiu signis la komencon de la moderna junula muzika E-kulturo.

Simile, iom poste, en 1986, li kunestigis alian karegan bandon, Persone.

Se vi ankoraŭ ne konatiĝis kun lia verko, jen do oportuno: la elŝutejo jam disponigas al vi tri albumojn de Persone: 62 Minutoj, ...sed estas ne kaj Sen.

Ekde 2001 ano de la Akademio de Esperanto, nuntempa Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de tiu Akademio, aŭtoro de Landoj kaj lingvoj de la mondo kaj Esperantisto de la Jaro 2006 laŭ La Ondo de Esperanto, Bertilo ankaŭ respondecas pro la apero de belegaj kaj povaj muziktekstoj, kiel Amperforto, Estu ĉiam kaj La ĉielo.

Konatiĝu kun ĉiuj per tiu suba nemistrafebla ligilo...


- Kaj ĝuu la plejbonon de nia muzika E-kulturo!... :)

segunda-feira, 31 de outubro de 2011

4 rekomendoj en Kontakto: "Duonvoĉe... tutkore", "Hiphopa Kompilo Vol. 2", "Revado" kaj "Brassens Plu"


Karaj muzikamikoj, en la plej lasta numero de la revuo Kontakto (n-ro 244, 2011:4) la nelacigebla Rogener Pavisnki aperigis 4 recenzojn pri novaj kodiskoj de Vinilkosmo: Duonvoĉe... tutkore, la Hiphopa Kompilo Vol. 2, Revado kaj Brassens Plu. Ni invitas vin ĝuoplene legi la revuon, reveni en nian blogon kaj viziti la albumajn paĝojn en la elŝutejo aŭ serĉi la albumojn en la diskoservo. Ĉiuj estas bonaj elektoj!

Duonvoĉe... tutkore (Manŭel):

Hiphopa Kompilo Vol. 2 (Diversaj artistoj):

 


Revado (Rêverie):

 


Brassens Plu (Jacques Yvart):

quarta-feira, 26 de outubro de 2011

"Elektronika Kompilo" refojas pro elekto de Paulo Nascentes, iama vicprezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo


Paulo Nascentes, iama vicprezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo, informis nin, ke li elektis partopreni en nia kampanjo per aĉeto en la elŝutejo de la albumo Elektronika Kompilo. Ĝi refojas do en nia kampanjo, kune kun la antaŭa elekto de la brazila samideano Paulo César Pires.

"Mi trovas grave tiel apogi Vinilkosmon, aĉeti plurajn muzikaĵojn. Estas por ĉies preferoj", skribis Paulo Nascentes al ni. "Mi aŭskultos aliajn, kaj kion mi ŝatos mi konsideros aĉeti", finpromesis li.

Koran dankon, Paulo Nascentes, pro via partopreno!
Por aĉeti ankaŭ vi, ensekvu:

terça-feira, 25 de outubro de 2011

Oferto: Jacques Yvart kontraŭ nur 5 €! ;)


 Oferto! Muzikamikoj el la tuta kosmo, ni volas atentigi al vi, ke la albumo Jacques Yvart kantas Georges Brassens aĉeteblas kontraŭ nur 5 eŭroj* en la elŝutoservo.

Ĝi estas la plej ĉipa el ĉiuj albumoj ofertataj en la elŝutejo!


Aĉetu nun kaj konatiĝu kun tiu belega kanzonaro. Jacques Yvart estas franca pacifisto kaj kantisto, kun tre bela verkaro favora al pli bona mondo. En tiu albumo li kantas esperanten kanzonojn de sia majstro Georges Brassens. Kelkajn kanzonojn tradukis elstaruloj kiel Claude Piron.

Ni apartigis versiojn el Povra Marteno, tre emociiga kanto pri humila kampulo, pri homo en profunda kontakto kun sia memo, plej humane kaj pure. Kaj ankaŭ el La geamantoj sur la verda benk', romantika kaj amveka kvazaŭa poemo.

Kun peza ŝpato sur la ŝultro,
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Ĉe la anim' granda kuraĝo,
Iris li por ŝviti sur kamp!
- Georges Brassens/Marcel Redoulez, Povra Marteno

Multaj homoj kredas, ke
la verdaj benkoj de
bulvarda trotuar'
servas por ripoza ĉarm' aŭ simple por ornam'
Sed ne estas tiel ĉar
ilia ĉefbonfar'
estas al juna par',
doni lokon por la varmo de la komenca am'
- Georges Brassens/Claude Piron & Marcel Redoulez, La geamantoj sur la verda benk'

Ĝuu kaj akiru nun! Plej facile ne eblas: ensekvu la suban ligilon, mendu la tutan albumon kaj sekure kaj rapide informu vian kartdatumon - tiam vi rajtos elŝuti plurfoje ĉiujn kanzonojn. La bona muziko atendas vin!

Jacques Yvart - Kantas Georges Brassens:

 
* la 5-eŭra monbileto estas la plej malaltvalora en la eŭro-sistemo.

sábado, 22 de outubro de 2011

Ĉu Freddie Mercury parolis Esperanton?


Ni ŝatus!... :( Tamen, se vi ne scias, omaĝe al Freddie kaj Queen nia ege ŝatata grupo Kore aperigis en Tielas vivo, sia plej lasta albumo, versiojn de The show must go on, tradukita de la talentoplena Roel Haveman kiel Mi brilu plu.

La pluralo en "versiojn" ne trompiĝas. En la albumo Kore prezentas kadre de la normala albuma listo version propran, en aranĝo de Trin Yann, kaj en la KD, trovebla pere de esploro enkomputila, version plene similan al la originala aranĝo de Queen. Ambaŭ ege ĝuindas!

Por aŭskulti la version de Kore sekvu nin en tiun ligilon:


Vi ankaŭ povas ĝui en Youtube tiun filmenton prezentantan la version kun aranĝo de Queen:


Por elŝuti tiun version jen via vojo:


...Ni ne forgesos vin, Freddie!

sexta-feira, 21 de outubro de 2011

Klarigo: kanzonaj tekstoj kaj notoj legeblas ĉie en ĉia sondosiero


Karaj muzikamikoj! Rilate al la hieraŭa blogaĵo kontakto de Flo klarigas al ni, ke fakte la tekstoj kaj notoj enestas ĉian sondosieron elŝuteblan en http://vinilkosmo-mp3.com. Ili estas metadatenoj aldonitaj al ĉiu mp3-a, ogg-a kaj flac-a dosiero kaj legeblas pere de diversaj programoj, kiel Windows Media Player, Real Player, MediaMonkey ktp., ne nur en specifaj ludiloj kiel tiuj de Apple. Tre bone, ĉu ne?!

Laŭ Flo "ĉiuj elŝuteblaj muzikoj ĉe Vinilkosmo enhavas tiajn metadatenojn, kiujn ni aldonas zorgeme". "Estas sufiĉe granda laboro por tion fari", aldonas li.

Flo finas sian mesaĝon dankante al BEJO pro la informado kadre de tiu kampanjo: "tio vere subtenas nian agadon, ĉar multaj homoj ne scias pri nia laborego farita, farata kaj farota".

Tamen pluraj samideanoj, kiel iam faris Rogener Pavinski, nuntempa redaktoro de la elstara junema revuo Kontakto kaj reĝisoro de la unika filmserio Esperanto estas..., jam vizitis Vinilkosmon kaj povis mem konstati surloke kian gravan kaj penoplenan laboron ili faras en kaj el Francio por la mondo.

Subteni Vinilkosmon per simpla aĉeto estas honesta ago kaj agnoskas ĝian gravecon por la Esperanto-kulturo kiel praktike unusolan profesian Esperanto-studion.

Bonan vendredon al ĉiuj! Kaj dankon al Flo pro la klarigoj kaj delonga Esperanto-agado, kiu brilos plu same kaj eĉ pli longe! :)

Iru nun al la elŝutejo kaj elektu vian plej ŝatatan kanzonon:

quinta-feira, 20 de outubro de 2011

Ĉu vi scias?! Kanzonoj el la elŝutejo prezentas tekstojn kaj eksplikajn notojn surludile


Laŭ rememorigo de nia kara amiko Marcus Aurelius, el Brazilo, kanzonojn el la elŝutejo prezentas siajn tekstojn kaj eventualajn eksplikajn rimarkojn sur la ekrano de kelkaj ludiloj, ĉefe tiuj de Apple, kiel iPod kaj iPad. La tekstoj kaj notoj aperas sur la albumarta fono, kiu kutime montriĝas dum ludado.

La tekstoj enestas la proprajn mp3-dosierojn. Oni nenion bezonas fari, krom simple enirigi la dosierojn en la bibliotekon de iTunes kaj sinkronizi. Kiam vi ludas el iPod ekz-e (mi havas iPod Touch de la 3-a generacio), aperas la teksto kaj fone la albumkovrilo, dum la kanzono kuras. Mi garantias, ke tio okazas por ĉiuj kanzonoj de mi elŝutitaj. Je kelkaj kanzonoj la teksto venas kun "eksplika piednoto", ekz-e kiam aperas klarigo pri "EsperHe", de la kanzono Himno de EsperHe, kaj pri kion signifas la titolo Kontra krusadanto (ambaux kanzonoj de Dolchamar). En iTunes la teskto ankaŭ legeblas en la funkcio "Get Info"... io tia! Pri aliaj ludiloj mi ne scias.

Dankegon, Marcus, pro via refoja partopreno!

Se aliaj amikoj havas pli da informoj pri tiaj detaloj kaj surprizoj, estos plezure al ni kundividi ilin kun ĉiuj pere de nia blogo. Se vi scivolegas pri kion signifas "EsperHe" kaj la titolo Kontra krusadantoj, elŝutu tiujn kanzonojn al via iTunes nun! Jen la ligiloj:

Himno de EsperHe, de Dolchamar:


Kontra Krusadanto, de Dolchamar:


Bonan malkovron! ;)

terça-feira, 18 de outubro de 2011

Persone, Kore, Dolchamar: jen rekomendoj de Marcus Aurelius, brazila junulo

Marcus Aurelius, junulo el Brazilo, rekomendas al la ankoraŭnesciuloj siajn plej ŝatatajn albumojn, ĉiuj disponeblaj en la elŝutejo de Vinilkosmo. Jen ili:

Persone - Albumo «62 Minutoj»



Kore - Albumo «Kia viv'»...



...plus la unuopa kanto «Nova viv'»!



Dolchamar - Pluraj kantoj el la albumo «Rebela Sono»



- "Se oni ankoraŭ ne scias kion elekti, tiuj estas miaj sugestoj", mesaĝis Marcus.

Dankon, Marcus, pro la certe ĝuindaj indikoj! :)

sexta-feira, 14 de outubro de 2011

Ana Ribeiro, brazila knabino, helpas nin disvastigi la kampanjon pere de sia blogo


Ana Ribeiro, ĉarma brazila knabino, disvastigas nian kampanjon pere de sia blogo "Mia vivo kiel Ana".

Ni kore dankas vin, Aninha, pro la helpo!

Krom tio, Ana ankaŭ informis nin, ke ŝi partoprenos per aĉeto en la elŝutejo. Baldaŭ ŝi sciigos nin pri sia elekto. Ŝi ankaŭ sekvas kaj membriĝis en nian blogon. Same agu vi: aĉeto-partoprenu, sekvu kaj membriĝu!

Ni krome invitas vin viziti la blogon de Ana kaj, kiel ŝi, ankaŭ helpi nin en la disvastigo de tiu kampanjo. Algluu ĝin en Facebook, Twitter, Ipernity, Orkut, via blogo, paĝo aŭ kien ajn eblos al vi. Ĉia helpo bonvenas, ĉar feliĉe estas multaj inter ni, kiuj volus efektive partopreni - tamen necesas sciigi tiujn.

Nome de BEJO kaj Vinilkosmo, ni elkore antaŭdankas vin pro via intereso pri la esperanta kulturo!

Kaj kisojn al vi, Aninha!


*Aninha estas brazila karesnomo por Ana, koresponde al Anjo, en Esperanto.

Por viziti la elŝutejon:
 

quinta-feira, 13 de outubro de 2011

"Elektronika Kompilo" estis la aĉeto-partopreno de Paulo César Pires, samideano el Brazilo

 

Paulo César Pires, samideano el Brazilo, informis nin pri sia partopreno en nia kampanjo. Lia elekto estis la energia Elektronika Kompilo (plena albumo).

Koran dankon, Paulo, pro la aĉeto-partopreno kaj por rakonti al ni pri ĝi!

Paulo tenas retejon sianome, http://www.paulocesarpires.com, kie li ekinformas pri Esperanto, ĉefe portugallingve.

Por partopreni kiel Paulo, alklaku sube kaj procedu al la aĉeto de Elektronika Kompilo - aŭ elektu alian laŭplaĉe-laŭvole!


sexta-feira, 7 de outubro de 2011

Sartorato informis pri "Tiel la mondo iras", de Aminda, en Ipernity

Karaj geamikoj! Aloísio Sartorato, senlanca aktivulo de Brazilo, informis nin, ke eblas ĝui la kanzonon Tiel la mondo iras, de Aminda, en Ipernity, rekte en la profilo de Vinilkosmo. Profitu tiun oportunon, ĝuu la aŭskultadon kaj senhezite procedu al la aĉeto de tiu kanzono en la elŝultejo de Vinilkosmo. Ni memorigas al vi, ke tiu helpo-ago, tamen ankaŭ prestiĝigo-ago, kostos nur 1 eŭron!

Jen sube la mesaĝo de nia kara brazila amiko:

Estimataj:
La eldonejo VINILKOSMO ĵus lanĉis kd en Esperanto kun la kuba ensemblo AMINDA. Alklaku sube kaj aŭdu ĝin interpreti la muzikon TIEL LA MONDO IRAS. Valoras la penon!!!
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio, Brazilo

Por helpi vin: alklaku sube kaj havigu al vi tiun novan trezoron de nia kulturo!