quinta-feira, 6 de outubro de 2011

[EO] BEJO - Lanĉo-letero de la subten-kampanjo por Vinilkosmo

Karaj gejunuloj ĉiom-ajn-aĝaj, membroj, patronoj kaj honoruloj de BEJO, via junulara organizo de Brazilo,

kiel multaj scias, antaŭ kelke da semajnoj la laborloko de Vinilkosmo, Esperanto-muzikproduktejo kun sidejo en Fracujo , estis detruita de terura fajrego. Krom la loko surbendigaj ekipaĵoj kaj ceteraj aparatoj, disko-stokoj kaj aliaj havaĵoj estis entute damaĝitaj. La respondaj asekurantoj zorgas pri la kazo, sed la rehavigo de la perditaj materialoj ne estos kompleta. Kontrolon de novaĵoj kaj fotoj vi povas fari pere de la profiloj de Vinilkosmo en Ipernity (http://vinilkosmo.ipernity.com) aŭ en Facebook.

La venontaj monatoj por Vinilkosmo ne estos facilaj. Pli ol neniam Vinilkosmo bezonas la apogon de la tutmonda amikaro. Ne temas pri entrepreno, sed pri iniciato, pri domo, kiu zorgadas pri la Esperanta kulturo de jaroj. Ĝi meritas nian atenton!

Tial, ni, gejunuloj de Brazilo, vokas la tutan komunumon agi kun la celo apogi Vinilkosmon. Kaj ne temas pri la efektivigo de simplaj donacoj: la ĉefa ideo estas, ke ĉiu aĉetu almenaŭ unu albumon en la diskoservo (http://www.vinilkosmo.com) aŭ elŝutu de la elŝutejo (http://www.vinilkosmo-mp3.com), varmigante vendojn por Vinilkosmo kaj samtempe prestiĝigante viajn plej ŝatatajn artistojn aŭ tiujn, kun kiuj vi ankoraŭ ne estis konatiĝinta.

Ĉu mi povas helpi per nur 1 eŭro?!

Jes! En la elŝutejo de Vinilkosmo, http://www.vinilkosmo-mp3.com, ankaŭ eblas aĉeti nur unu kanzonon el via preferata albumo kontraŭ nur unu eŭro!

Kompleta albumo tamen, kutime kun pli ol 10 muzikaĵoj, kostas averaĝe 10 eŭrojn, tial estante pli interesa aĉeto. Sed al ĉiuj, kiuj volas partopreni pli simbole, la elŝut-aĉeto de unu kanzono kontraŭ nur unu eŭro estas eblo tre bonvena. Prikonsideru!

Kiel mi povas aĉeti en la elŝutejo?

Tre simple: aliru http://www.vinilkosmo-mp3.com kaj registriĝu. Necesas registriĝi kaj esti ensalutinta por aĉeti/elŝuti. La paĝo funkcias en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj la registriĝo-procedo estas tre simpla. Trairu la paĝon kaj elektu la albumo(j)n aŭ kanzono(j)n dezirata(j)n. Aldonu en vian korbon kaj finaĉetu. Prenu vian kredit-karton. La paĝo irigos vin al alia paĝo, de PayPal, internacia pagservo. Ne estas necese registriĝi en PayPal: elektu la eblon pagi senregistre kaj tiu servo nur peros la pagon por via kredit-karta kompanio. Danke al bona aŭtomata servo, parto el via datumaro jam aperos sur la paĝo. Plenigu laŭbezone kaj reviziu. Pliaj du klakoj kaj la pago estos plenumita. Retmesaĝo konfirmanta estos sendita al via retadreso, tamen vi aŭtomate reiros al la paĝo de Vinilkosmo, kie vi povos finfine elŝuti vian aĉetaĵon rekte en vian komputilon. Se via konekto ne estos rapida, vi povas elŝuti poste, ekz-e de pli bona komputilo aŭ kun pli rapida konekto. Kaj kutime unu aĉetaĵo donas pli ol unu elŝuto! Do? Profitu el tiu moderna kaj ĝisdatigita servo por partopreni kun ni en tiu kampanjo!

Mi volas akiri veran KD-on!

Se vi estas el tiuj, kiuj ŝatas vidi la materialon, ĝui la libretojn kaj la produktarton, via ejo estas la diskoservo de Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo.com. Tie vi povas akiri dekojn da albumoj en Esperanto. Tamen ĉi tie vi devas aldoni al la finkosto la sendokoston por via lando. Kontrolu ĉi tie la prezojn: http://vinilkosmo.com/vko/help.php?ans=prx&lng=e. Unu albumo kostas averaĝe 10 eŭrojn. La minimuma sendokosto for de Eŭropo estas ankaŭ averaĝe 10 eŭroj. Do la aĉeto de nur unu albumo povas finkosti averaĝe 20 eŭrojn. Ĉar la sendokosto por du albumoj estas ĉ. 2 euroj pli koste, tiu aĉeto-maniero estas speciale interesa, kiam vi akiras almenaŭ du albumoj.

Por aĉeti tiumaniere, ne necesas registriĝi. Sufiĉas informi nomon, adreson kaj kontaktmanierojn dum la aĉeto. Prenu ankaŭ vian kredit-karton. La pago estas sekura kaj tiel simpla, kiel tiu pere de PayPal.

Maniero speciale rekomendata por kolektamantoj kaj fanatikuloj pri la kulturo esperantista. Ĉu vi estas unu el ili?!

Ĉu la fajrego detruis mian plej ŝatatan albumon?

La diskoj lanĉitaj ekde 2010, rekoneblaj pro la referenco VKK099 aŭ kun alia pli alta numero (ĉiu produktaĵo de Vinilkosmo havas tian referencetikedon), bonŝance ne estis stokitaj en la studio, sed en alia loko. Do tiujn vi povas aĉeti sekure!

Aliaj, tamen, kiel JoMo friponas, estis plene perditaj!... Pri tiu kaj iuj aliaj la diskoservo jam avertas ne ebli aĉeti. Se okazos, ke via aĉetaĵo ne plu disponeblas, Vinilkosmo avertos vin kaj la aĉeto estos nuligita senkomplike.

Rakontu al ni!

Ni volas scii pri via aliĝo al tiu kampanjo. Retmesaĝu al ni (bejoesperanto@yahoo.com.br) aŭ prikomentu en nia blogo (http://kampanjovk.blogspot.com) aŭ disvastigu tra la reto kaj en diskutlistoj viaj aĉetoj kaj partopreno. Fine ni havos certe impresiga konscio pri la povo de nia unuiĝo!

Materialo parte detruita, solidareco multobligita!

Paralele Vinilkosmo mem ankaŭ preparas kampanjojn pri subtenapogo. Sed ili daŭre frontas aliajn malfacilaĵojn - tial ni antaŭlanĉis tiun kampanjon! Tamen ni jam scias, ke unu el la venontaj manieroj helpi Vinilkosmon estos la aĉetadon de la materialo parte detruita, de fajro aŭ de akvo, sed iel savita kaj ankoraŭ taŭga por uzado.

Vinilkosmo inventarias tiajn diskojn, vendotaj kontraŭ malalta prezo. Baldaŭ vi povos montri vian solidarecon ankaŭ tiumaniere.

Ni memorigas vin, ke la materialaĵoj estas parto, tamen ne la plej grava, de la homara heredaĵo. Kia estas la spirito de kulturo kaj de la homaro mem, se ne nemateria? Kaj ni ne parolas pri la grandaj pensoj kaj malkovroj, sed pri la malgrandaj agoj kaj sentoj, kiuj faras nin vere homaj, kiel ekz-e via partopreno en tiu kampanjo. Ni ja kalkulas je vi!

Kore kaj samideane,

Junaj esperantistoj de Brazilo


Nenhum comentário:

Postar um comentário