domingo, 23 de outubro de 2011

JoMo daŭre friponas!


Komence de nia kampanjo, en la unuaj semajnoj post la fajrego detruinta la studiojn de Vinilkosmo, ni eksciis laŭ informo de Flo mem, ke unu el la entute perditaj albumoj estis JoMo friponas!.

Nun ni volas atentigi, ke pro la kampanjo surbaze de la savitaj diskoj la fizika albumo ne elĉerpiĝis kaj revenis! (Tamen en limigita kvanto: 46 ĝis tiam!) Jen ĝi en la listo de disponeblaj savitaj diskoj:



Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):
Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / KD-Kvantoj / Prezoj (50%)
-VKKD018 JoMo kaj Liberecanoj – JoMo - 28 KD : 6,50€
-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 11 KD : 6,50€
-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 11 KD : 6,50€
-VKKD023 Ŝako – La Porkoj - 47 KD : 6,50€
-VKKD024 Masko – Kajto - 40 KD : 6,50€
-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 30 KD : 6,50€
-VKKD044 JoMo friponas! – JoMo - 46 KD : 7€
-VKKD053 Elektronika Kompilo - 58 KD : 9€
-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 103 KD : 8,50€
-VKKD073 Mi estas – Ĵak Le Puil - 46 KD : 9€
-VKKD075 Rebela sono – Dolchamar - 8 KD : 7€
-VKKD082 jOmO slavumas – JoMo - 105 KD : 9€
-VKKD086 Supernova – SUPERNOVA - 11 KD : 7€
-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 20 KD : 9€
-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 142 KD : 9€
-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 70 KD : 7€
-VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik - 7 KD : 8€


Refoje eblas havi hejme la amuzegajn Ĉu vi volas danci? kaj La Bambo, inter multaj aliaj. Ne perdu tempon, rezervu ĉe Vinilkosmo (vinilkosmo@gmail.com) vian kaj ĝuu! Por pli detale rememorigi pri la funkciado de la kampanjo pri savitaj diskoj, alklaku ĉi tien.

Ĉiel ajn ankaŭ eblas aĉeti la albumon de la elŝutejo:

Nenhum comentário:

Postar um comentário