quarta-feira, 19 de outubro de 2011

Solidareco vokas vin: subten-kampanjo surbaze de savitaj diskoj



Karaj muzikamikoj, kiel ni atentigis en nia kampanja lanĉo-letero, Vinilkosmo estis preparantan subten-kampanjon pere de solidara aĉeto de nur parte konservitaj produktoj. Jen ĝi lanĉita! Ni invitas viziti la blogon de Vinilkosmo en Ipernity aŭ legi sube.

De Floréal Martorell, Francio:

// http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/349653

Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis kio ne estis konservinda kaj por ne forĵeti la diskojn sendifektajn ni decidis vendi ilin kiel savitajn diskojn subtene al Vinilkosmo je malalta prezo. Via subteno kontribuos al la daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi ĉiuj!

Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo.
- 1) La diskojn, kun ujoj (foje difektitaj) kaj kies libretoj estis malsekigitaj, sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj;
- 2) La diskojn en ujoj (foje duonropitaj) aŭ en plasta koverto, sen libreto, kiu entute perdiĝis, ni disponigas por 5 eŭroj + sendokostoj

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):
Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / KD-Kvantoj / Prezoj (50%)
-VKKD018 JoMo kaj Liberecanoj – JoMo - 28 KD : 6,50€
-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 11 KD : 6,50€
-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 11 KD : 6,50€
-VKKD023 Ŝako – La Porkoj - 47 KD : 6,50€
-VKKD024 Masko – Kajto - 40 KD : 6,50€
-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 30 KD : 6,50€
-VKKD044 JoMo friponas! – JoMo - 46 KD : 7€
-VKKD053 Elektronika Kompilo - 58 KD : 9€
-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 103 KD : 8,50€
-VKKD073 Mi estas – Ĵak Le Puil - 46 KD : 9€
-VKKD075 Rebela sono – Dolchamar - 8 KD : 7€
-VKKD082 jOmO slavumas – JoMo - 105 KD : 9€
-VKKD086 Supernova – SUPERNOVA - 11 KD : 7€
-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 20 KD : 9€
-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 142 KD : 9€
-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 70 KD : 7€
-VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik - 7 KD : 8€

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 2 (sen libretoj) je 5 €:
Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / Kvantoj
-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 91 KD
-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 30 KD
-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 28 KD
-VKKD027 Lingvo Intermonda – Dolcxamar - 6 KD
-VKKD053 Elektronika Kompilo - 42 KD
-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 1 KD
-VKKD074 Plaĉas al mi – Kaj Tiel Plu - 10 KD
-VKKD075 Rebela sono – Dolchamar - 25 KD
-VKKD082 jOmO slavumas – JoMo - 33 KD
-VKKD086 Supernova – SUPERNOVA - 10 KD
-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 93 KD
-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 73 KD
-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 65 KD
-VKKD093 Fek al Esperanto – La Pafklik - 11 KD

Kalkulu kaj aldonu la sendokostojn:
Por Francio: ĝis 2 KDoj = 3,15 €, ĝis 4 KDoj 4,84 €, ĝis 17 KDoj 7,90€
Por Eŭropa Unio: ĝis 2 KDoj = 4,30 ĝis 4 Kdoj 6,50 €, ĝis 5 Kdoj 10,00 €
Por Novzelando, Aŭstralio, Kanado, Usono: ĝis 2 Kdoj = 5,90 €, ĝis 4 KDoj 7,70 €, ĝis 5 Kdoj 11,50 €
Por aliaj mondpartoj: ĝis 2 KDoj = 12€, ĝis 4 Kdoj 15,80€, ĝis 5 Kdoj 16,80€

Kiel subteni?
Por subteni nin dum tiu kampanjo, vi elektu la diskojn el la kategorioj dezirataj kaj sendu retmesaĝon al vinilkosmo@gmail.com kun via poŝta adreso kaj via mendo kun via kalkulo. Post nia konfirmo al vi laŭ la disponebleco de la diskoj menditaj, vi konfirmos vian subtenan pagon kaj ni sendos la diskojn…

Kiel sendi vian subtenan pago?
1) Pago per ĉeko (nur por francoj!) al Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du canal, FR-31450 Donneville
2) Pago per bankĝiro al Vinilkosmo:
Poŝtkonto CCP
IBAN : FR52 2004 1010 1606 7085 7J03 728
BIC /Swift : PSSTFRPPTOU
La banque Postale FR-31900 Toulouse Chèques (konfirmi al ni vian subtenan pagon)
3) Tra la UEA konto de Vinilkosmo: kodo vini-j (sendu al ni kopie vian transpagpeton senditan al UEA kiel konfirmilo)
4) Per kreditkarto tra Paypal: https://www.paypal.fr/fr al Vinilkosmo-konto ĉe payment@vinilkosmo.com

Specialajn dankojn!
Ni volas dankegi ĉiujn kiuj sendis al ni kuraĝigajn kaj subtenajn mesaĝojn… tio donis al ni la forton por daŭrigi la laboron en tiom malfacilaj kondiĉoj…
Ni ankaŭ volas aparte danki la homojn kiuj helpis fizike por savi la diskojn:
- la fajrobrigadistoj sen kiuj ĉio estintus forbruligita.
- Dankegon al Marion, Christophe, Françoise, Christian Mony, Sylvie R, Marie Odile, Sylvie B, Nevik kaj Xavier, kiuj mane helpis por purigi, selekti, malfermi la disk-ujojn, sekigi libretojn kaj reordigi ĉiujn diskojn.
- Dankon al Cyrille (Platano), kiu pretigis la kovrilon por la savitaj diskoj sen libretoj (supraj bildoj).
Kaj kompreneble grandan dankon al ĉiuj el vi, kiuj subtenos nin mendante tiujn savitajn diskojn…
Nun ni laboras en la urĝo kaj krom se la asekurkompanio postulas tion pli frue, nur jarfine okaze de la inventario ni povos fari precizan bilancon kaj tiam ankaŭ scios la precizan kvanton da diskoj fordetruitaj.

Plej muzike salutas

Flo !
(Floréal Martorell)

Nenhum comentário:

Postar um comentário