sexta-feira, 21 de outubro de 2011

Klarigo: kanzonaj tekstoj kaj notoj legeblas ĉie en ĉia sondosiero


Karaj muzikamikoj! Rilate al la hieraŭa blogaĵo kontakto de Flo klarigas al ni, ke fakte la tekstoj kaj notoj enestas ĉian sondosieron elŝuteblan en http://vinilkosmo-mp3.com. Ili estas metadatenoj aldonitaj al ĉiu mp3-a, ogg-a kaj flac-a dosiero kaj legeblas pere de diversaj programoj, kiel Windows Media Player, Real Player, MediaMonkey ktp., ne nur en specifaj ludiloj kiel tiuj de Apple. Tre bone, ĉu ne?!

Laŭ Flo "ĉiuj elŝuteblaj muzikoj ĉe Vinilkosmo enhavas tiajn metadatenojn, kiujn ni aldonas zorgeme". "Estas sufiĉe granda laboro por tion fari", aldonas li.

Flo finas sian mesaĝon dankante al BEJO pro la informado kadre de tiu kampanjo: "tio vere subtenas nian agadon, ĉar multaj homoj ne scias pri nia laborego farita, farata kaj farota".

Tamen pluraj samideanoj, kiel iam faris Rogener Pavinski, nuntempa redaktoro de la elstara junema revuo Kontakto kaj reĝisoro de la unika filmserio Esperanto estas..., jam vizitis Vinilkosmon kaj povis mem konstati surloke kian gravan kaj penoplenan laboron ili faras en kaj el Francio por la mondo.

Subteni Vinilkosmon per simpla aĉeto estas honesta ago kaj agnoskas ĝian gravecon por la Esperanto-kulturo kiel praktike unusolan profesian Esperanto-studion.

Bonan vendredon al ĉiuj! Kaj dankon al Flo pro la klarigoj kaj delonga Esperanto-agado, kiu brilos plu same kaj eĉ pli longe! :)

Iru nun al la elŝutejo kaj elektu vian plej ŝatatan kanzonon:

Nenhum comentário:

Postar um comentário