terça-feira, 25 de outubro de 2011

Oferto: Jacques Yvart kontraŭ nur 5 €! ;)


 Oferto! Muzikamikoj el la tuta kosmo, ni volas atentigi al vi, ke la albumo Jacques Yvart kantas Georges Brassens aĉeteblas kontraŭ nur 5 eŭroj* en la elŝutoservo.

Ĝi estas la plej ĉipa el ĉiuj albumoj ofertataj en la elŝutejo!


Aĉetu nun kaj konatiĝu kun tiu belega kanzonaro. Jacques Yvart estas franca pacifisto kaj kantisto, kun tre bela verkaro favora al pli bona mondo. En tiu albumo li kantas esperanten kanzonojn de sia majstro Georges Brassens. Kelkajn kanzonojn tradukis elstaruloj kiel Claude Piron.

Ni apartigis versiojn el Povra Marteno, tre emociiga kanto pri humila kampulo, pri homo en profunda kontakto kun sia memo, plej humane kaj pure. Kaj ankaŭ el La geamantoj sur la verda benk', romantika kaj amveka kvazaŭa poemo.

Kun peza ŝpato sur la ŝultro,
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Ĉe la anim' granda kuraĝo,
Iris li por ŝviti sur kamp!
- Georges Brassens/Marcel Redoulez, Povra Marteno

Multaj homoj kredas, ke
la verdaj benkoj de
bulvarda trotuar'
servas por ripoza ĉarm' aŭ simple por ornam'
Sed ne estas tiel ĉar
ilia ĉefbonfar'
estas al juna par',
doni lokon por la varmo de la komenca am'
- Georges Brassens/Claude Piron & Marcel Redoulez, La geamantoj sur la verda benk'

Ĝuu kaj akiru nun! Plej facile ne eblas: ensekvu la suban ligilon, mendu la tutan albumon kaj sekure kaj rapide informu vian kartdatumon - tiam vi rajtos elŝuti plurfoje ĉiujn kanzonojn. La bona muziko atendas vin!

Jacques Yvart - Kantas Georges Brassens:

 
* la 5-eŭra monbileto estas la plej malaltvalora en la eŭro-sistemo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário