Mostrando postagens com marcador Rêverie. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Rêverie. Mostrar todas as postagens

segunda-feira, 5 de dezembro de 2011

Rêverie: dudiske dulingve - Recenzo de La Balta Ondo

Rêverie: dudiske dulingve

Reverie 

Dek titoloj por gustumi la belsonecon de Esperanto kaj dek titoloj en la itala, karakterizitaj pere de elvoka sono. Jen kion proponas Rêverie, profesia itala bando kreita en 1996 de la milana muzikisto, komponisto kaj gitaristo Valerio Vado.

Jen kiel komencas la recenzo aperinta en La Balta Ondo, elektrokika revuo en Esperanto. Nepre legu pri Revêrie kaj aliaj tri lanĉoj de Vinilkosmo en tiu artikolo: http://sezonoj.ru/2011/12/flo206/ (La Balta Ondo)

Tamen se la recenzo estus parolanta pri la bando mem, ĝi povus esti ricevinta la titolon "dudiske plurlingve", ĉar, laŭ la revuo, Rêverie laboras ne nur pri Esperanto, tamen ankaŭ pri la friula (grava regiona lingvo en nord-orienta Italio), la renesanca angla de Shakespeare kaj kompreneble la itala.

Nepre legu la recenzon kaj malkovru pli pri tiu mirinda bando, ekz-e pri la bildoj, kiujn ĝia muziko portas al ni, kiel tiuj pri vojaĝoj de tuaregaj komercistoj kaj eĉ pri tiuj de la senlimaj horizontoj de la silkovojo.

Sendube epopea lanĉo de la etnoprogresiva muziko!

Mendu ĉe Vinilkosmo:
http://www.vinilkosmo.com/
Elŝutu (mp3, ogg) en la elŝutservo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/

segunda-feira, 31 de outubro de 2011

4 rekomendoj en Kontakto: "Duonvoĉe... tutkore", "Hiphopa Kompilo Vol. 2", "Revado" kaj "Brassens Plu"


Karaj muzikamikoj, en la plej lasta numero de la revuo Kontakto (n-ro 244, 2011:4) la nelacigebla Rogener Pavisnki aperigis 4 recenzojn pri novaj kodiskoj de Vinilkosmo: Duonvoĉe... tutkore, la Hiphopa Kompilo Vol. 2, Revado kaj Brassens Plu. Ni invitas vin ĝuoplene legi la revuon, reveni en nian blogon kaj viziti la albumajn paĝojn en la elŝutejo aŭ serĉi la albumojn en la diskoservo. Ĉiuj estas bonaj elektoj!

Duonvoĉe... tutkore (Manŭel):

Hiphopa Kompilo Vol. 2 (Diversaj artistoj):

 


Revado (Rêverie):

 


Brassens Plu (Jacques Yvart):

segunda-feira, 24 de outubro de 2011

"Revado" kaj "Kia viv'" menditaj de José Mauro Progiante, brazila samideano


Inter multaj aĉeto-partoprenoj en nia kampanjo, jen tiu de José Mauro Progiante, samideano el Brazilo: Revado (Rêverie) kaj Kia viv' (Kore). Ĉu vi konas tiujn mirindajn laborojn?!

Por mendi ilin ankaŭ vi, vizitu la diskoservon (aŭ musklaku sur la albumajn titolojn en tiu blogaĵo). Vi povas same akiri ilin rekte en la elŝutejo, per la jenaj ligiloj:

Revado (Rêverie):


Kia viv' (Kore):


Koran dankon, José Mauro, pro via partopreno! Kaj brakumon al Baŭruo, via esperantema urbo!