quinta-feira, 20 de outubro de 2011

Ĉu vi scias?! Kanzonoj el la elŝutejo prezentas tekstojn kaj eksplikajn notojn surludile


Laŭ rememorigo de nia kara amiko Marcus Aurelius, el Brazilo, kanzonojn el la elŝutejo prezentas siajn tekstojn kaj eventualajn eksplikajn rimarkojn sur la ekrano de kelkaj ludiloj, ĉefe tiuj de Apple, kiel iPod kaj iPad. La tekstoj kaj notoj aperas sur la albumarta fono, kiu kutime montriĝas dum ludado.

La tekstoj enestas la proprajn mp3-dosierojn. Oni nenion bezonas fari, krom simple enirigi la dosierojn en la bibliotekon de iTunes kaj sinkronizi. Kiam vi ludas el iPod ekz-e (mi havas iPod Touch de la 3-a generacio), aperas la teksto kaj fone la albumkovrilo, dum la kanzono kuras. Mi garantias, ke tio okazas por ĉiuj kanzonoj de mi elŝutitaj. Je kelkaj kanzonoj la teksto venas kun "eksplika piednoto", ekz-e kiam aperas klarigo pri "EsperHe", de la kanzono Himno de EsperHe, kaj pri kion signifas la titolo Kontra krusadanto (ambaux kanzonoj de Dolchamar). En iTunes la teskto ankaŭ legeblas en la funkcio "Get Info"... io tia! Pri aliaj ludiloj mi ne scias.

Dankegon, Marcus, pro via refoja partopreno!

Se aliaj amikoj havas pli da informoj pri tiaj detaloj kaj surprizoj, estos plezure al ni kundividi ilin kun ĉiuj pere de nia blogo. Se vi scivolegas pri kion signifas "EsperHe" kaj la titolo Kontra krusadantoj, elŝutu tiujn kanzonojn al via iTunes nun! Jen la ligiloj:

Himno de EsperHe, de Dolchamar:


Kontra Krusadanto, de Dolchamar:


Bonan malkovron! ;)

5 comentários:

  1. Karaj, mi relegis la blogajhon kaj mi devas aldoni, ke fakte mi ne scias chu ghi same funkcias por iPad. Mi testos chi tie per mia iPad kaj priinformos, char Marcus mem informis nur pri sia iPod. Mi aldonis la terminon iPad, tamen ne certe, tamen eble jes, chu ne? Momenteton!...

    ResponderExcluir
  2. Interesa informo. Ĝi meritas blogaĵojn naclingvajn kaj diskonigo pere de Facebook, Twitter kaj aliaj sociaj komunumoj (sociaj retoj).
    Gratulon!

    ResponderExcluir
  3. Dankon pro la komentario, Aristóphio! Se vi bonvolas, faru tio. Ni dankas vian helpon pri disvastigo de tiu kampanjo. Ghis kaj brakumon al la bela plagha shtato Alagoo! ;)

    ResponderExcluir
  4. tio artikolo ne estas al ni, malriĉaj homoj! :P

    ResponderExcluir
  5. Aninha, tamen ghi ja estas! :P Legu la hodiauan artikolon - ghi klarigas al ni kial. :* Kisetojn!

    ResponderExcluir